miércoles, 29 de julio de 2009

Vorto Elektita No. 2

Heŭristika

Vorto tre interesanta, alvenis el germana lingvo, ĝia signifo estas tre malkomuna. Ĝi estis uzata de fama Alberto Ajnstajno klarigante liajn eltrovojn pri la gravito en lia artikolo titola “Pro heŭristika kompreno de la gravito” kaj fondis la bazojn de lia teorio de la relativeco ĝenerala.
Ĝia signifo estas grande preciza, la vorto signifas “pensaĵo kiu ne rakontas novan teorion sed fondas la bazojn por novaj eltrovoj aŭ ideoj”. Ĝi estas vorto tre interesanta kaj enhavas signifon tre malkomunan, precizan kaj rezultatus vorto utila por efika esprimo, do en aliaj lingvoj ĉi tiun vorton devas esprimi de malsimpla vortara strukturo.

miércoles, 22 de julio de 2009

Libroj Bizaregaj

Atlantujo, ĝia ekzisto kaj malapero

Tiu ĉi estas libro tre bizarega pri la Insulo Atlanta skribita el perspektivo de mediumo kiu, supoze, kontaktis malnovan atlantujanon kiu rakontas la historion de lia lando, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo.

Ĝenerale la libro estas malsukcesa provo de nin konvinki pri realeco de ĉi tiu mediuma kontakto. La lingvo estas evidente bazata en la Hispana lingvo, denaska de la aŭtoro de ĉi libro.

Ekzemploj tre evidentaj de tio estas vortoj kiel rha” por rivero (komparu hispane río), kaj “dit” por de (komparu hispane de) kaj ankaŭ de la Angla lingvo; kiel “land” por lando (angle land) kaj ĝeneralaj kiel “intrés” por la hispana interna. La ortografio por ĉi tiu “lingvo” estas tute hispana, kun sama uzo de literoj, sama uzo de tildoj kaj pluralo.

Klare la aŭtoro scias nenion pri lingvojn konstrui kaj nur anstataŭis vorton por alia.

sábado, 18 de julio de 2009

Vorto Elektita No. 1

Garantiulo

Ĉi tiu vorto relative malmulte konata superregis anstataŭ ostaĝo kiu perdis komunumeco. Tamen ĝia signifo estas tre malpreciza, do ĝi miksiĝas kun aliaj signifoj de garantio, vorto kiu aperas el Fundamento de Dro. Esperanto.

Garantiulo
signifas ulon uzatan kiel garantion en rabo por negoci kun polico kaj postuli petojn. Tamen interpreteblas ankaŭ kiel ulon uzatan kiel garantion por peti monprunton el banko. Ankaŭ oni povas malsamigi ambaŭ signifojn uzante garantianton, aŭ garantiantulon por la dua signifo, mi proponas revivigligi la vorton “ostaĝon” por la unua signifo kaj garantianton garantiulon por la dua, favore al klareco.