viernes, 21 de diciembre de 2012

La averto

En la Insuloj Kanarioj leviĝis grandega statuo bronza, de kavaliro kiu glave montris la okcidenton. En sia piedestalo estis enskribo: "Revenu. Post mia dorso estas nenio".

R. F. BURTON,
1001 Nights, II, 141

miércoles, 5 de diciembre de 2012

Citoj en la tempo 8

Oderint dum metuant
malamu ili dum timu ili

Frazo atribuita al Lucio Accio, poeto romana, en unu de liaj verkoj, "Atreo", eble tradukinto de verko de Esĥilo. Tamen, ĝi estos pli konita kiel devizo propra de la imperiestro Kaligulo.

domingo, 18 de noviembre de 2012

Citoj en la tempo 7

Fortes fortuna adiuvat
Fortuno fortulojn helpas

Cito de la romana Terentio, ideo tre popola de la antikva tempo kaj la mezepoko. Samopinias Ovidio kiam li diris: "La deoj favoras la aŭdacajn" kaj aliaj mencias "Fortuno apartenas al la aŭdacaj". Tiu ideo ankaŭ aperos ekzemple en Erasmo.

jueves, 1 de noviembre de 2012

La renkonto

Instruitaj por malami kaj detrui Romon, la fratoj Hanibalo kaj Hasdrubalo invadis Italujon, unu per la sudo kaj la alia per la nordo. Dum dek unu jaroj ili ne vidis sin; ilia plano estis renkonti en Romo, en la tago venka. Sed la konsulo Nerono venkis Hasdrubalon en la bordo de la rivero Metaŭro. Li ordonis dehaki lian kapon kaj ĵeti ĝin al kampadejo de Hanibalo. Tiamanere Hanibalo eksciis ke Hasdrubalo estis venkita.

LOUIS PROLAT,
La Tarif de Marseille (1869)

miércoles, 17 de octubre de 2012

Citoj en la tempo 6

Fas est et ab hoste doceri
Korektaĵo estas lerni eĉ el malamiko

Laŭ la eblecojn kiujn Esperanto permesas, la ĝusta traduko de la latina "fas" estus "malpeko", la malo de peko. En tiuj frazoj "fas" oni tradukas kiel "korektaĵo" aŭ "la aĵo korekta". "Fas" estis en la latina la mala koncepto de peko, "fas" estis tiu kiu estas religie korekta, kaj en tiu senco "malpeko" povus esti sia plej ĝusta traduko.
La cito nin lernigas ke oni devus lerni ĉiam kaj de ĉiuj eĉ el malamikoj.

viernes, 12 de octubre de 2012

Parabolo de la Saĝulo

Tri Homoj aperis antaŭ filozofo, ĉiu amis virtaĵon kaj demandis lin, «Juĝu, filozofo, kiu el ni estas la plej saĝa.» La unua homo nomiĝis Juno, kaj li pli amis sian edzinon ol ion alian ajn en la vivo. La nomo de la sekvanta estis Plenaĝo, kiu pli amis la politikon kaj la civilan vivon ol ion alian ajn sub la ĉielo. La lasta nomiĝis Maljuno kaj pli amis la sanon kaj sian vivon ol ion ajn en la tero. Dum la filozofo juĝadis ĉi tiujn vortojn, li vidis infanon ludintan, kaj do la infano diris, «Ion kiun mi pli amas estas ludi sub la suno.» Sekve la filozofo juĝis: «La infano estas la plej saĝa.»

viernes, 20 de julio de 2012

Malsamecoj inter 'ebl' kaj 'iv'

Daŭrigante la serion de komentaroj pri la sufiksoj kaj eroj de Esperanto, por helpi lernantojn novajn. Lastfoje mi skribis pri la malsamecoj inter 'ig' kaj 'iĝ', ĉi-foje mi skribos pri 'iv' kaj 'ebl'.

Ĉi tiuj eroj estas tre similaj. Oni uzas la sufikson 'ebl' por diri kapableco aŭ farebleco, por esprimi ke io povas esti farata.

Ekz.:
Tio estas manĝebla.
Oni povas manĝi tion. Tio povas esti manĝita.

Tio estas nekredebla!
Tion oni ne povas kredi. Tio ne povas esti kredita.

Aliflanke, la sufikso 'iv' estas neoficiala kaj simila al fundamenta 'ebl' sed 'iv' esprimas aktivan kapablon, dum 'ebl' esprimas kapablon pasivan.

Ekz.:
La fabriko produktiva.
La fabriko kiu povas produki ion.

Kreiva forto.
Forto kiu povas krei ion.

La malsamecoj estas klaraj:

Aĵo produktiva = aĵo kiu povas produki ion.
Aĵo produktebla = aĵo kiu povas esti produktita. Aŭ aĵon kiu io povas produki.

sábado, 23 de junio de 2012

Citoj en la tempo 5

Timeo Danaos et dona ferentes
mi timas Danaojn eĉ donacojn alportantajn

Tre fama frazo de la Eneado, epopeo verkita de la roma aŭtoro Vergilio. Poste la Grekoj donis ĉevalo ligna al Trojanoj, Laokoonto suspektas kaj avertas la Trojanojn ne akcepti la ĉevalon kun tiu ĉi frazo. Sed la Trojanoj ne konsideri lian averton poste serpentoj lin voras kaj liajn infanojn. La ĉevalo enhavis la milistaron grekan, kiuj dumnokte foriris el la ĉevalo kaj forbruligis Trojon.

domingo, 10 de junio de 2012

Citoj en la tempo 4

Dulce et decorum est pro patria mori
dolĉaĵo kaj dececaĵo estas morti pro onia patrio

La frazo estas de la poeto romano Horacio en lia verko Odoj. Kun Vergilio, li estis unu el la plej gravaj poetoj de Romo dum la epoko de Aŭgusto. Ĉi tiu frazo ekzemplas la graveco de la patriotismo en lia verko.

viernes, 1 de junio de 2012

Citoj en la tempo 3

Silent enim leges inter arma
do silentiĝas leĝoj inter armiloj

Tiu ĉi estas frazo de Cicerono. Ĝi signifias ke meze de milito la leĝojn, la ŝtaton, la instituciojn oni haltigas.

sábado, 26 de mayo de 2012

Citoj en la tempo 2

Fortis cadere, cedere non potest
La brava povas fali, sed ne povas cedi

Nova frazo latina. La origina latina enhavas "cadere", kio signifas "fali", sed ankaŭ povas signifi "morti", tiun ĉi oni perdas en la tradukinto, sed la senco estas la sama. Ankaŭ oni povas kompreni: la bravuloj povas malsukcesi en iu afero, sed ne povas rezigni.

miércoles, 23 de mayo de 2012

Citoj en la tempo 1

Tie ĉi mi inicas sekcion novan pri tradukeco de frazoj famaj kaj malfamaj. Nia unua frazo:

Ars longa, vita brevis.
Longa verko, mallonga vivo.

La frazo origina estis inversa; vita brevis, ars longa, kaj estis la latina tradukinto de la origina greka; Ὁ βίος βραχύς, ἡ δὲ τέχνη μακρή. En ĝi la vorto uzita estas "τέχνη" de kie elvenas la vorto "teĥniko", sed en la grekantikva lingvo signifas "slojdo, verko". La latina tradukinto uzas la vorto "ars" de kie "arto" elvenas, tamen, tiu ĉi latina vorto enhavis la sama senco ol la greka "τέχνη". Tial mi tradukas "verko".

Ĝi elvenas de la du unuaj lineoj de aforismo de Hipokrato, kiu ankaŭ diris:

Ὁ βίος βραχύς,
ἡ δὲ τέχνη μακρή,
ὁ δὲ καιρὸς ὀξύς,
ἡ δὲ πεῖρα σφαλερή,
ἡ δὲ κρίσις χαλεπή.

La vivo mallonga,
la verko longa,
la okazo nedaŭra,
la provo danĝera,
la juĝo malfacila.

lunes, 7 de mayo de 2012

La homo laŭ Platono

En la Antikvaj Tempoj multe da filozofoj grekantikvaj kunvenis en filozofa mitingo; Platono, Diogeno, kaj aliaj tre gravaj filizofoj grekaj de tiu epoko. La filozofoj ĉeestantaj demandis al Platono la difinon de la vorto homo. Post iom, Platono difinis la homon kiel besto dupieda kaj senpluma. Do, Diogeno eksenplumigis kokon, kaj montris ĝin al ĉeestantoj dirinte: "Jen la homo laŭ Platono!".