viernes, 18 de diciembre de 2020

Stranga Jaro

    Estis tre stranga jaro. Multaj kutimoj ŝanĝiĝis por ĉiam, kaj multaj aliaj ŝanĝiĝos de nune. Strange estas ne povi brakumi nin kiel antaŭe, sed ni faras ĉion ĉi por la sano de aliaj.

    Jaro, en kiu vi ne povis vojaĝi, jaro, en kiu ni ne povis kunveni kun amikoj kaj, kelkfoje, eĉ ne kun familio. Espereble tio, kion ni spertis, alportas al ni pli da konscio, pli da empatio kaj pli da zorgo. Ni lernu aprezi la etajn aferojn en la vivo kaj eliri el ĝi pli bone.