lunes, 24 de octubre de 2011

Danĝero pro troa devoteco

Foje Abunonaso vizitinte amikon sian, la tegmento ekkrakis.

— Kio estas tio? —demandis li.
— Ne timu, tio estas la tegmento kio adoris Dion.

Tuj kiam li aŭdis ĉi tiujn vortojn, Abunonaso foriris domon.

— Kien vi iras? —demandis l' amiko.
— Mi timas ke ĝia devoteco troiĝos —respondis Abunonaso— kaj ĝi genuiĝos dum mi enestas.

NOZHAT EL DJALLAS

lunes, 17 de octubre de 2011

En la okazo se

Redevaldo, reĝo de la orientsaksoj, estis akceptita, en Kento, al sakramento de la kredo kristana, tamen, reveninte al lia reĝlando, lia edzino kaj iuj abomenindaj majstroj, delogis lin kaj deturnis lin el la sincereco de lia kredo, kaj tie ĉi, en la sama templo li starigis altaron dediĉitan al Kristo kaj alian, pli malgrandan, kie oferadis viktimojn al la demonoj.

BEDO LA RESPEKTINDA
Historia ecclesiastica gentis Anglorum, II, 15

miércoles, 12 de octubre de 2011

La Sonĝo de Ĝuangzio

Ĝuangzio sonĝis ke li estis papilio kaj vekiĝinte ne sciis se li estis homo kiu sonĝis esti papilio aŭ, kontraŭe, papilio kiu nun sonĝis esti viro.

HERBERT ALLEN GILES,
Chuang Tzu (1889)

Alia versio de la sonĝo de Ĝuangzio en Esperanto estas:
Foje Ĝuangzio sonĝis, ke li fariĝis fluganta papilio. Vekiĝinte li ekdubis: "Ĉu mi fariĝis papilio en mia sonĝo aŭ la papilio fariĝis Ĝuangzio en sia sonĝo?"
Fine, ankaŭ la hungara poeto Lőrinc Szabó mencias la sonĝo en via verko "Sonĝo de Ĝuang Dzi":

Jes papilio mi 'stis, papilio,
kiu dancadis gaje sub la sun',
sen konjektet', ke ĝi 'stas Ĝuang Dzi,
kaj mi vekiĝis, kaj ne scias nun,
ne scias nun - revante li daŭrigis -
kio la vero, kiu estas mi:
ĉu Ĝuang Dzi la papilion sonĝis,
aŭ min nun sonĝas tiu papili'?

jueves, 6 de octubre de 2011

Rakonto de Cecilia

Mi aŭdis Lucion Flakon, plejsupera sacerdoto de Marso, raporti la rakonton jenan: Cecilia, filino de Metelo, volis edzigi la filinon de lia fratino kaj, laŭ la antikva moro, iris al kapelo por akcepti aŭguron. La damo estadis starata dum Cecilia sidata kaj longa tempo preterpasis sen unu vorton aŭdi. La nevino laciĝis kaj diris Cecilian:
 Permesu min sidiĝi momente.
 Jes klare, karino mia diris Cecilia; mi donos al vi mian lokon.
Tiuj ĉi vortoj estis la aŭguro, ĉar Cecilia mortis post nelonge kaj la nevino edziĝis kun la vidvo.


CICERONO,
De divinatione, I, 45