Gylfaginning estas rakonto islandeja de la dekdua jarcento, kiu rakontas pri la nordĝermana mitologio. Ĝi estas parto de la libro skribita de Snorrio Sturlido, la Proza Edda. La plej rava estas ke la rakonto estas skribita en formo de demandaro, kaj tiel respondas ĉiajn dubojn pri la nordĝermana mitologio. Anstataŭ de rakonto linia, ĝi estas rakonto enkadra. Ĝi ne sin limas en rakonti rakonton, sed ĝi respondas gravajn demandojn de la mitologio.
Tuta la rakonto estas la sperto vizia de la ĉefrolulo. Tial eble ĉiam la tradukinto de la titolo estas la Sonĝo aŭ la Vizio de Gylfo, inkluzive la Halucino de Gylfo. Tamen tiu ne estas la vera senco de la nomo gylfaginning. La vorto ginning, ofte tradukita kiel sonĝo aŭ halucino, vere signifas "truko, trompo", el la verbo gina "truki, trompi" en antikva islanda. Persono montris al mi tiun ĉi eraron en la Vikipedio latina, kaj kiam mi serĉis en la Zoega (vortaro islanda), mi vidis ke ĝi estis vera. La persono ne ĝin vidis en la Zoega, sed en alia fonto, en alia Vikipedio, sed estis vera. Malgraŭ de ĉia evidento, de ĉiaj tradukintoj, de nomoj kiel Borges kaj aliaj kiuj apogis tiujn tradukintojn, ĝi estas malĝusta.
Oni ne parolas malbone pri la tradukintoj de tiom da aŭtoroj, la tradukinto eble kutimigis kaj baldaŭ oni ne serĉis la literan sencon. Feliĉe iu dubis, iu serĉis, iu konsciis la veron.