sábado, 27 de junio de 2009

Retbabilo esperanta

Lastatempe mi komprenis la malfacilon pro trovi iun pro retbabili. Ankaŭ ĝi estas malfacila al mi trovi homojn interesitajn en paroli esperanton.

Ajnmaniere, mi skribis kelkajn artikolojn en la vikipedio. Mi nur skribas ŝpare kaj kiam mi trovas temon de mia intereso. Lastatempe mi skribis pri Grifo, Viverno kaj pligrandiĝis la artikolo de la Rumana lingvo

 Ĝoju!

martes, 21 de abril de 2009

La ĵuro de Kirjono kaj Eorlo

La ĵuro estas parto de la libro Nefinitaj Rakontoj skriba de J.R.R. Tolkien. La ĵuro estas enhava en la rakonto de Kirjono (stevardo de Gondoro) kaj Eorlo (unua reĝo de Rohano), rakonto de la helpo de Eorlo kaj siaj homoj popolon Gondoro. Gravo ĝia kuŝas en enhavi version en elflingvo, gravada por la studo de la lingvo Kvenja kaj aliaj elflingvoj. Tre interesa lingvistike mi estas ĝin tradukinta en multaj da lingvoj.

Kvankam la
ĵuro inkluzivas tradukinton en Angla, tio ĉi, estas interpretema kaj ne tre laŭvorta. Miaj tradukintoj intencas esti pli laŭvortaj.

La
ĵuro en origina Kvenja:

Vanda sina termaruva Elenna-nóreo alcar enyalien ar Elendil Vorondo voronwë. Nai tiruvantes i hárar mahalmassen mi Númen ar i Eru i or ilyë mahalmar ëa tennoio.

Mia tradukinto,
laŭ la komentarioj de la aŭtoro mem, estus en Esperanto:

Ĵuro tio ĉi traduros al rememori gloron de Al-stellando kaj fidon de Elendilo la Fidela. Gardu ĝin, ili, kiuj sidiĝas sur la tronoj en la Okcidento kaj la Unulo kiu super ĉiuj tronoj estas ĝisĉiam.

Observu uzon de verbo en infinitivo tiel en la versio origina "enyalie-" kiem en mia tradukinto "rememori", dum la "-n" estas en Kvenja la dativo simile la prepozicio "al". En
ambaŭ "gloro" kaj "fido" estas en akuzativo de la verbo en infinitivo kaj la neologismo "ĝis ĉiam" aŭ "ĝisĉiam".

Fine, mia
laŭvorta tradukinto en la Angla:

This oath will endure to recall the glory of the Starwards Land, and the faith of Elendil the Faithful. May those watch it who sit upon the thrones of the West and of the One who is above all thrones forever.

Komparu tio
ĉi tradukinto kun tio kio estas enhava en la libro.

miércoles, 17 de diciembre de 2008

Pri la saĝo

Mi trovis interesan proverbon sennoman kiu parolas pri la saĝo. Mi ĝin tradukas nun;

"Tiu kiu scias kaj scias ke li scias,
estas saĝa. Postiru lin.
Tiu kiu scias kaj ne scias ke li scias,
estas dorma. Veku lin.
Tiu kiu ne scias kaj scias ke li ne scias,
estas humila. Lernigu lin.
Tiu kiu ne scias kaj ne scias ke li ne scias,
estas
malsaĝa. Fuĝu lin."
Sennoma

Tamen, kio
aŭ kiu diras al ni la signifon de la saĝo? Kio estas esti saĝulo? Reale ni bezonas lernigi kiujn ne scias? Kion persono devas fari?

jueves, 16 de octubre de 2008

Mia vojaĝo tra Eŭropo

Tago 17 - Romo.

Nun mi troviĝas en Romo. Mia vojaĝo preterpasis la sian duonon kaj komencas sian vojfinon. Malantaŭ esti en Pariso, Madrido, kaj Blaneso (proksima Barcelono), mia lasta granda haltejo. La konstruaĵoj tie ĉi estas terurimponantaj, se en Pariso ili estas majestaj kaj preciozaj, en Romo oni povas vidi la majeston de la historio en ĝia maksimuma pompo. Detruitaj kaj ruine sed ne malpli grandiozaj.

Mi povis vidi la Koloseon, majestan, imponantan, amfiteatron de la familio Flavio kie la gladjatoroj batalis pro iliaj vivoj, kie fariĝis tioma historio romana. Iniciata de Vespacjano, inaŭgurita impete de lia filo, Tito, kaj netigita de Domicjano. La strukturo ke ĝin donis la nomon, koloso kun la vizaĝo de Nero, ne ekzistas jam.

Mi vidis ankaŭ la Vatikanon, kiu havas grandan muzeon. Tie estas la Davido, de Miguel Angelo, la statuo de Aŭgusto, kaj mia plej ŝatata, la Skolo de Atenoj, de Raffaelo. Ankaŭ estas la Kapelo Sikstina, kun pentraĵoj de Miguel Angelo. Aĵo totale nekredebla.

Mia vojaĝo alproksimiĝas al sia fino. Mi estas vivinta aĵojn belajn kiuj mi multe ĝojis. Mi ne scias ĉu mi povos konekti denove baldaŭ, sed mi esperas povi. Arrivederci, Roma.

miércoles, 2 de julio de 2008

La Trompo de Gylfo

Gylfaginning estas rakonto islandeja de la dekdua jarcento, kiu rakontas pri la nordĝermana mitologio. Ĝi estas parto de la libro skribita de Snorrio Sturlido, la Proza Edda. La plej rava estas ke la rakonto estas skribita en formo de demandaro, kaj tiel respondas ĉiajn dubojn pri la nordĝermana mitologio. Anstataŭ de rakonto linia, ĝi estas rakonto enkadra. Ĝi ne sin limas en rakonti rakonton, sed ĝi respondas gravajn demandojn de la mitologio.

Tuta la rakonto estas la sperto vizia de la ĉefrolulo. Tial eble ĉiam la tradukinto de la titolo estas la Sonĝo aŭ la Vizio de Gylfo, inkluzive la Halucino de Gylfo. Tamen tiu ne estas la vera senco de la nomo gylfaginning. La vorto ginning, ofte tradukita kiel sonĝo aŭ halucino, vere signifas "truko, trompo", el la verbo gina "truki, trompi" en antikva islanda. Persono montris al mi tiun ĉi eraron en la Vikipedio latina, kaj kiam mi serĉis en la Zoega (vortaro islanda), mi vidis ke ĝi estis vera. La persono ne ĝin vidis en la Zoega, sed en alia fonto, en alia Vikipedio, sed estis vera. Malgraŭ de ĉia evidento, de ĉiaj tradukintoj, de nomoj kiel Borges kaj aliaj kiuj apogis tiujn tradukintojn, ĝi estas malĝusta.

Oni ne parolas malbone pri la tradukintoj de tiom da aŭtoroj, la tradukinto eble kutimigis kaj baldaŭ oni ne serĉis la literan sencon. Feliĉe iu dubis, iu serĉis, iu konsciis la veron.

miércoles, 16 de abril de 2008

Hejmo Esperantista malferma!

Paĝo dediĉata legantojn esperantajn.

Oni inkluzivos frazaron, notojn, sciigojn, komentariojn kaj tradukintojn en Esperanto.