Mostrando las entradas con la etiqueta Esperanto. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta Esperanto. Mostrar todas las entradas

viernes, 12 de octubre de 2012

Parabolo de la Saĝulo

Tri Homoj aperis antaŭ filozofo, ĉiu amis virtaĵon kaj demandis lin, «Juĝu, filozofo, kiu el ni estas la plej saĝa.» La unua homo nomiĝis Juno, kaj li pli amis sian edzinon ol ion alian ajn en la vivo. La nomo de la sekvanta estis Plenaĝo, kiu pli amis la politikon kaj la civilan vivon ol ion alian ajn sub la ĉielo. La lasta nomiĝis Maljuno kaj pli amis la sanon kaj sian vivon ol ion ajn en la tero. Dum la filozofo juĝadis ĉi tiujn vortojn, li vidis infanon ludintan, kaj do la infano diris, «Ion kiun mi pli amas estas ludi sub la suno.» Sekve la filozofo juĝis: «La infano estas la plej saĝa.»

viernes, 20 de julio de 2012

Malsamecoj inter 'ebl' kaj 'iv'

Daŭrigante per la serio de komentoj pri la sufiksoj kaj elementoj de Esperanto, por helpi novajn lernantojn. La lastan fojon kiam mi skribis pri la diferencoj inter "ig" kaj "iĝ", ĉi-foje mi skribos pri "iv" kaj "ebl".

Ĉi tiuj elementoj tre similas. La sufikso "ebl" estas uzata por diri kapaciton aŭ kapablon, por esprimi, ke io estas farebla.

Ekz.:
Tio estas manĝebla.
Oni povas manĝi tion. Tio povas esti manĝita.

Tio estas nekredebla!
Tion oni ne povas kredi. Tio ne povas esti kredita.

Aliflanke, la sufikso "iv" estas neoficiala kaj simila al Fundamenta "ebl" sed "iv" esprimas aktivan kapablon, dum "ebl" esprimas kapablon .

Ekz.:
La fabriko produktiva.
La fabriko kiu povas produki ion.

Kreiva forto.
Forto kiu povas krei ion.

La malsamecoj estas klaraj:

Aĵo produktiva = aĵo kiu povas produki ion.
Aĵo produktebla = aĵo kiu povas esti produktita. Aŭ aĵon kiu io povas produki.

lunes, 7 de mayo de 2012

La homo laŭ Platono

En la Antikvaj Tempoj multe da filozofoj grekantikvaj kunvenis en filozofa mitingo; Platono, Diogeno, kaj aliaj tre gravaj filizofoj grekaj de tiu epoko. La filozofoj ĉeestantaj demandis al Platono la difinon de la vorto homo. Post iom, Platono difinis la homon kiel besto dupieda kaj senpluma. Do, Diogeno eksenplumigis kokon, kaj montris ĝin al ĉeestantoj dirinte: "Jen la homo laŭ Platono!".

sábado, 30 de abril de 2011

Nova libro de Tolkino!

Tolkien - The Legend of Sigurd and Gudrun Coverart.png
La nova libro de Tolkieno.
Ne eĉ la tombo povas haltigi Tolkienon. Ĵuse nova libro lia estis publikigata de lia filo Kristofero. La libro estas reale la publikigo de skribaĵoj de lia patro, J.R.R. Tolkieno. Tiu ĉi libro rakontas la vivo de Sigfrido aŭ Sigurdo, la Volsungo, kaj nomiĝas "La legendo de Sigurdo kaj Gudruno".

La graveco de tiu ĉi libro estas la basa sciado de Tolkieno pri la nordĝermanaj legendoj kaj lia grandega lerto poezia. Tolkieno ligas la nekompleta tradiciojn de tiu ĉi mitologia rolulo kaj, samtempe, kreas novaĵon. 

La libro enhavas mirindajn komentojn kaj rimarkojn de lia filo Kristofero Tolkieno, kiuj helpas la komprenecon kaj la ĝuon de la verko.

miércoles, 27 de abril de 2011

Esperanto en la Ipado!

Ĵuse mi vojaĝis al Usono, kie mi aĉetis la novan Ipadon por legi miajn e-librojn plu komforte. Ĝi estis interesanta eltrovi multajn da aplikaziojn pri Esperanto kaj esperante. Mi eltrovis el vortarojn ĝis librojn esperante por legi kaj lerni, klare, krom podkastojn ankaŭ. Kaj en senpaga klasiklibraro eltrovi Alicion… estis bela surprizo, apud vortarojn kaj lernmaterialojn esperante. Oni povas atingi ĉion materialon por lerni la lingvon kaj praktiki ĝin tute senpage. Mi konadis la tradukinton de Alicio… sed mi ne pensadis ke oni povus atingi ĝin senpage, kia neinteresa kiu tradukis tion ĉi!

Vere Esperanto alvenis en la Ero digitala.

miércoles, 16 de abril de 2008

Hejmo Esperantista malferma!

Paĝo dediĉata legantojn esperantajn.

Oni inkluzivos frazaron, notojn, sciigojn, komentariojn kaj tradukintojn en Esperanto.