Mostrando las entradas con la etiqueta mitologio. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta mitologio. Mostrar todas las entradas

sábado, 30 de abril de 2011

Nova libro de Tolkino!

Tolkien - The Legend of Sigurd and Gudrun Coverart.png
La nova libro de Tolkieno.
Ne eĉ la tombo povas haltigi Tolkienon. Ĵuse nova libro lia estis publikigata de lia filo Kristofero. La libro estas reale la publikigo de skribaĵoj de lia patro, J.R.R. Tolkieno. Tiu ĉi libro rakontas la vivo de Sigfrido aŭ Sigurdo, la Volsungo, kaj nomiĝas "La legendo de Sigurdo kaj Gudruno".

La graveco de tiu ĉi libro estas la basa sciado de Tolkieno pri la nordĝermanaj legendoj kaj lia grandega lerto poezia. Tolkieno ligas la nekompleta tradiciojn de tiu ĉi mitologia rolulo kaj, samtempe, kreas novaĵon. 

La libro enhavas mirindajn komentojn kaj rimarkojn de lia filo Kristofero Tolkieno, kiuj helpas la komprenecon kaj la ĝuon de la verko.

miércoles, 2 de julio de 2008

La Trompo de Gylfo

Gylfaginning estas rakonto islandeja de la dekdua jarcento, kiu rakontas pri la nordĝermana mitologio. Ĝi estas parto de la libro skribita de Snorrio Sturlido, la Proza Edda. La plej rava estas ke la rakonto estas skribita en formo de demandaro, kaj tiel respondas ĉiajn dubojn pri la nordĝermana mitologio. Anstataŭ de rakonto linia, ĝi estas rakonto enkadra. Ĝi ne sin limas en rakonti rakonton, sed ĝi respondas gravajn demandojn de la mitologio.

Tuta la rakonto estas la sperto vizia de la ĉefrolulo. Tial eble ĉiam la tradukinto de la titolo estas la Sonĝo aŭ la Vizio de Gylfo, inkluzive la Halucino de Gylfo. Tamen tiu ne estas la vera senco de la nomo gylfaginning. La vorto ginning, ofte tradukita kiel sonĝo aŭ halucino, vere signifas "truko, trompo", el la verbo gina "truki, trompi" en antikva islanda. Persono montris al mi tiun ĉi eraron en la Vikipedio latina, kaj kiam mi serĉis en la Zoega (vortaro islanda), mi vidis ke ĝi estis vera. La persono ne ĝin vidis en la Zoega, sed en alia fonto, en alia Vikipedio, sed estis vera. Malgraŭ de ĉia evidento, de ĉiaj tradukintoj, de nomoj kiel Borges kaj aliaj kiuj apogis tiujn tradukintojn, ĝi estas malĝusta.

Oni ne parolas malbone pri la tradukintoj de tiom da aŭtoroj, la tradukinto eble kutimigis kaj baldaŭ oni ne serĉis la literan sencon. Feliĉe iu dubis, iu serĉis, iu konsciis la veron.